Esperanto Midi-Pyrénées
menu occitan menu esperanto
Vous êtes ici >> Accueil/Civila volontulado en 2015 / 2016

Civila volontulado en 2015 / 2016

02/07/2015 - Lu 3044 fois
Nia asocio serĉas volontulon, kiu agados kun ni ok monatojn enkadre de la programo "Civisa Volontula Servo."

Nia asocio kaj ĝia agado

Esperanto-Kultur-Centro estas asocio celanta disvolvi la interkulturajn interŝanĝojn kaj la internacian solidarecon per la lingvo Esperanto. Ni precipe agadas laŭ tri kampoj: 

  • informado pri la lingvo,
  • instruado de la lingvo,
  • utiligado de la lingvo (diskut-rondoj, kulturaj eventoj, prelegturneoj, ktp…)

Niaj konkretaj taskoj:

  • Ni informas per prelegoj, standoj, afiŝoj kaj flugfolioj, gazetaraj dosieroj, ktp…
  • Ni havas diversnivelajn kursojn kaj atelierojn en Tuluzo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo.
  • Ni okazigas tri aŭ kvarfoje en la jaro intensajn semajnfinajn kursojn.
  • Ni produktas unuhoran ĉiusemajnan radioelsendon en la franca kaj Esperanto, aŭskulteblajn pere de interreto sur la tuta terglobo.
  • Ni posedas bibliotekon kaj proponas regule libroservon dum diversaj okazaĵoj.
  • Ni ofte akceptas eksterlandajn prelegantojn, artistojn, aŭ simplajn civitanojn, kiuj riĉigas la vivon de niaj membroj kaj enkondukas ilin en la kulturan diversecon.

Nia asocio havas ĉirkaŭ 80 membrojn, estas gvidata de dek-kvino da volontuloj. La asocio ne posedas propran ejon, sed kunvenas aŭ kursas en kulturdomoj, lernejoj, universitatoj, kafejoj aŭ ĉe esperantistoj.

En la dek pasintaj jaroj, ni ricevis 4 volontulojn (vi povas legi ilian raporton per klaki sur la nomoj):

Tiuj junuloj agadis enkadre jen de la "Eŭropa Volontula Servo" (Przemek), aŭ jen de privata interkonsento. Ĉi tiu nova volontulado, nun proponata, diferencas en tio, ke ĝi okazos enkadre de la oficiala programo "Civita Volontulado".


La programo "Civita Volontulado"

La Civita Volontulado ("Service Civique") estas franca ŝtata programo malfermita al ĉiuj civitanoj de la Eŭropa Ekonomia Areo, kiuj aĝas de 18 ĝis 25 jarojn.

La junulo ricevadas de la franca ŝtato kaj de nia asocio ĉiumonatan kompens-monon (ĉirkaŭ 570€), kaj plenan sanprotekton. Eblas ankaŭ ricevi kroman monhelpon por la loĝado. La volontulo agados po 24 horojn ĉiusemajne dum 8 monatoj. La disvolvado de lia/ŝia volontulado estas akompanata de mentoro, kiu helpas kaj konsilas.

Fine de sia volontulado, li/ŝi ricevos atestilon pri la kompetentoj, kiujn li/ŝi akiris.


Taskoj de la volontulo

La volontulo helpos kreskigi la utiligadon de la lingvo Esperanto, en ĉiuj ties aspektoj, por niaj asocianoj sed ankaŭ por la Esperanto-parolantoj de la tuluza regiono.

Por tiu komisio, bona Esperanto-kono estos aprezata (nivelo B1/B2)

Eblaj agadoj:

  • aranĝado de regulaj agadoj celantaj la Esperanto-lernantojn kaj -parolantojn de la tuluza regiono. Ekzemple: vesperaj tem-debatoj, ludoj aŭ filmoj en Esperanto, aranĝado de interreta praktikejoj, de kulturaj renkontiĝoj, pri diveraj temoj kaj per diversaj rimedoj kiuj mobilizos la kapablojn kaj spertojn de ĉiu asociano (ekz: astromomio, kuirado, vojaĝ-raportoj, ktp…)
  • animado de la 2-horaj ĉiusemajna deĵorado en komunuma kvartal-domo kie troviĝas nia asocia biblioteko (leganto-rondoj, prezentado de libroj, traduk-praktikejoj…)
  • partoprenado en la realigado de nia ĉiusemajna radio-elsendo (kronikoj, intervjuoj, raportoj…)
  • vivigado de niaj paĝoj en la sociaj retoj (varbado de kontaktoj, gvatado de la amas-komunikiloj, kreado de eventoj…)
  • artikolado por nia regiona retportalo (blogo, novaĵ-bulteno, aliaj dissendaĵoj…)
  • partoprenado en la organizado de la Esperanto-Semajno (helpo en la alekstera komunikado kaj en la okazado, akceptado…)

La volontulo povos ankaŭ partopreni en internaciaj interŝanĝo-projektoj kaj en aliaj agadoj de nia asocio. La agadoj realiĝos enkadre de teamo da helpantoj kaj aktivuloj, kaj kunlabore kun dua civita volontulo, kiu agados en apudaj kampoj.

La volontulo kompreneble povos iniciati proprajn ideojn kaj projektojn.


Profilo de la serĉata volontulo

  • Aĝas de 18 ĝis 25 jarojn.
  • Ne estas el franclingva lando.
  • Havas bazan konon kaj interesiĝon pri Esperanto kaj ties movado.
  • Pretas helpi pri diverstipaj projektoj.
  • Estas aŭtonoma kaj sociema persono.
  • Kapablos prelegeti pri sia lando, urbo aŭ pri ia persona interesiĝo.

Kiel kandidatiĝi?

Se tiu volontula posteno interesas vin, bonvolu sendi mallongan mesaĝon al Marion, la respondeculino de la volontula projekto. Ŝi klarigos, kiel vi devas prezenti vian kandidatiĝon.

marion.quenute (ĉe) laposte.net

Partager cet article wikio : Partager cet article | digg : Partager cet article | del.icio.us : Partager cet article | facebook : Partager cet article | scoopeo : Partager cet article | blogmarks : Partager cet article | additious : Partager cet article |