Esperanto Midi-Pyrénées
menu occitan menu esperanto
Vous êtes ici >> Accueil/Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo

Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo

22/10/2011 - Lu 1027 fois
Neprofitcela asocio, kreita en marto 1992, Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo celas disvolvi la interkulturajn interŝanĝojn kaj la internacian solidarecon per la lingvo Esperanto. Ni precipe agadas en tri kampoj: informado pri la lingvo, instruado, kaj utiligado de la lingvo.

Nomo en la Franca : Centre Culturel Espéranto
Siglo : EKC

En 2012, Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo iĝis 20-jara!

EKC proponadas diversajn regulajn aktivaĵojn.

EKC kunorganizis la tuluzajn renkontiĝojn KAFE en 2000 kaj FESTO en 2010.

EKC regule invitadas eksterlandajn volontulojn.

Priasociaj dokumentoj (en la franca) :

>>>> Elŝuti la aliĝilon.

>>>> Elŝuti la agad-raportojn de la asocio

>>>> Elŝuti la jarkunsidajn raportojn

>>>> Elŝuti la statuton de la asocio


NIAJ PARTNEROJ :

Esperanto-Kultur-Centro membras en :

- la asocio Esperanto Sudo-Pireneoj (regiona federacio)
- la Centre Toulousain du Bénévolat (Tuluza volontula centro)
- la asocia radio Canal Sud
- la asocio Toulangues
- la kolektivo Alternatiba Tuluzo
- la asocia reto Etymôn.

Subtenas nin la urbo Tuluzo

Subtenas nin la departamento Haute-Garonne

Ni akceptas la lokan monunuon Sol Violette

Ni akceptas volontulojn kadre de la programo Service civique
 

Partager cet article wikio : Partager cet article | digg : Partager cet article | del.icio.us : Partager cet article | facebook : Partager cet article | scoopeo : Partager cet article | blogmarks : Partager cet article | additious : Partager cet article |