Esperanto Midi-Pyrénées
menu occitan menu esperanto
Vous êtes ici >> Accueil/Agado

Agado

21/10/2011 - Lu 1084 fois
Esperanto-Kultur-Centro disvolvas agadojn ĉirkaŭ tri aksoj:
- Informadi pri la internacia lingvo Esperanto
- Instrui ĝin
- Utiligi ĝin

Estadu informataj pri niaj agadoj: ekabonu nian novaĵleteron

>>> Elŝutu nian informilon
 


Informadi pri la internacia lingvo Esperanto

  • Deĵorado por informiĝi, legi, aŭskulti muzikon, aŭ tute simple nin renkonti… Ĉiulunde de la 16-a ĝis la 19-a h. (ekster lernejaj ferioj) en Kvartal-domo Rangueil (19-a de la strato Claude Forbin, en Tuluzo).

  • Prelegoj, prezentaĵoj, inicoj pri Esperanto, informo-budoj. Vidu la event-agendo.

  • Atelieroj por malkovri la lingvon kaj ĝian kulturon.

  • Radio-elsendo ĉiulunde de la 20-a h. ĉe la la radio-kanalo "Canal Sud" (92.2 Mhz). En ĉi tiu retejo jam eblas aŭskulti la elsendojn.

  • Blogo La krokodil', el kiu ni eldonas ĉiumonatan novaĵ-leteron kaj trimonatan paperan bultenon.
     

Instrui Esperanton

  • Kursoj: ĉiunivelaj.

  • Staĝoj: por Esperanton malkovri kaj praktiki dum semajno-fino.

  • Atelieroj por lerni aŭtonome Esperanton sur Interreto.
     

Utiligi Esperanton

  • Biblioteko malfermata ĉiulunde dum nia deĵorado, kaj libro-servo.

  • Konversaciaj rondoj dufoje ĉiumonate en la kafejo "Le Cactus". Vidu en la evento-agendo.

  • "Manĝo-klaĉoj", vesperaj renkontiĝoj por dense diskuti en Esperanto. Vidu en la evento-agendo.

  • Prelegoj prezentataj pri ĉiaj temoj de vizitantoj el ĉiuj landoj (en Esperanto kun traduko francen).

  • Lud-vesperoj en Esperanto.


Partnerado kun via asocio

Se vi estas:

  • organizaĵo deziranta interveni kadre de niaj agadoj…

  • kultura loko organizanta atelierojn, prelegojn aŭ staĝojn, kiu deziras intervenigi nin kadre de siaj agadoj…

  • asocio aganta en kampoj, kiel interkulturaj interŝanĝoj, lingva diverseco, solidareca ekonomio…

Tiam ne hezitu kontakti nin por starigi partneradon!

Partager cet article wikio : Partager cet article | digg : Partager cet article | del.icio.us : Partager cet article | facebook : Partager cet article | scoopeo : Partager cet article | blogmarks : Partager cet article | additious : Partager cet article |