Esperanto Midi-Pyrénées
menu occitan menu esperanto
Vous êtes ici >> Accueil/Esperanto/Vizitu nin!

Vizitu nin!

En Tuluzo, Esperanto-Kultur-Centro kaj la TEF (fervojistoj) organizas multajn aktivaĵojn dum la tuta jaro. Oni okazigas tri semjanfinajn staĝojn ĉe la Pireneoj, instruas esperanton, prezentas la lingvon al la tuta publiko okaze de lingvofoiroj, en kvartaldomo, en lingvokafejoj kaj ĉiulunda unuhora programo en loka radistacio.
Dum la jaro, ofte organiziĝas manĝoj kaj renkontiĝoj en kafejo aŭ ĉe esperantistoj mem okaze de vizitoj de eksterlandaj esperantparolantoj, vizitante Tuluzon kaj ĝian regionon.
Kelkfoje pli grandaj eventoj allogas esperantistojn en Tuluzo... kiel KAFE en 2000 au FESTO en 2010 (kiam 2 koncertoj okazis sur placo kaj en la Domo de Okcitanio)
En Tarno, pluraj esperantistoj aktivas en Lavaur, Graulhet, Albi.
La asocio Esperanto Tarn aktivas per budoj, ĉefe apud Albi.
En Avejrono ne estas organizita esperanta asocio, tamen, pluraj esperantistoj aktivas por diskonigi la internacian lingvon tra la departemento.
Ili okazigas e-kursojn en Villeneuve d'Aveyron kaj en Onet-le-château, prelegojn, budojn kaj semajnan radio-elsendon en la loka radio-stacio.

Vizitu nin!
Estas nek esperanta asocio nek gastigantoj de Pasporta Servo en Lot sed pluraj esperanto-parolantoj loĝas en la departamento. Librovendejo en Cahors vendas librojn por lerni aù pri Esperanto.
Estas nek esperanta asocio nek gastigantoj en Gers sed pluraj esperanto-parolantoj loĝas en la departamento aù en la apuda departamento Haute-Garonne, survoje al Tuluzo.
Esperanto brilas en Arieĝo :
- danke al tre vigla kaj laborema asocio, per e-kursoj en Pamiers, Foix, Verniolle, Mirepoix...per budoj, renkontiĝoj, prelegoj kaj ĉiujara internacia ĥor-staĝo.
- danke al tre aktivaj esperantistoj, apud Saint-Girons, en la vilaĝeto Arrout, okazadas semajnfinaj staĝoj kaj regule "Krokodilaj Renkontiĝoj".
La departemento Arieĝo situas inter Tuluzo kaj Pireneoj kaj ĝi enhavas belajn vidindaĵojn kaj naturajn kaj historiajn.

Ĉiuj esperantistoj ja estas bonvenaj en nia regiono, vizitu nin kaj vi ĝuos la belan naturon, la ĉarmajn urbeton kaj la gastamon de la esperantistoj.
Kursoj en Bagnères de Bigorre kaj Tarbes, organizitaj de asocio Esperanto 65 kaj ĉiujara staĝo en Boo Silhen (apud Lourdes) organizita de tuluzaj fervojistoj (TEF)
En Alta Garono (Haute-Garonne), Esperanto-Kultur-Centro organizas multajn aktivaĵojn en Tuluzo sed ankaŭ en Auterive kaj en Revel, pli malgrandaj urboj de la departemento. Dum la tuta jaro EKC okazigas kursojn, prezentojn de esperanto en lingvokafejoj kaj ĉiumonataj manĝo-klaĉoj inter ĝiaj plej konataj aranĝoj. Ĝi ankaŭ eldonas porokazan informilon La Krokodil'.
Estas nek esperanta asocio nek gastigantoj de Pasporta Servo en Tarn-et-Garonne sed pluraj esperanto-parolantoj loĝas en la departamento. Kontaktu la regionan asocion.