Esperanto Midi-Pyrénées
menu occitan menu esperanto
Vous êtes ici >> Accueil / La librairie / Muziko KD / Kavaliriko


Agrandir l'image :  Kavaliriko
Agrandir l'image :  Kavaliriko

Kavaliriko

Kapriol'

Kapriol'! / Vinilkosmo © 2014

KD 14 titoloj - 58:25 mn

Kanzono – Tradicia - Balfolk - Nederlando - VKKD120

Prix : 16.00 EUR TTC
Etat du stock : 1 article(s)

Ajouter au panier

Post sia unua KD, "Aventur'" (VKKD95), prezentita en 2009 en KEF en Danio, Kapriol'! festas sian kvinan datrevenon per chi tiu nova KD, "Kavaliriko", daure ligante tradicion kaj svingon laux ilia sekreta dozado.

La grupo, kiel montras ilia nomo, shatas kapriolojn, cherpante sian inspiron chefe el tradicia muziko; kaj ilia magio evoluas sen limoj, nek lingvaj nek tempaj. Jarcentaj muzikajhoj el Nederlando kaj Frislando, tradiciaj hispanaj, keltaj, kaj balkanaj stiloj, mezepokaj au pli nuntempaj, kiel jhazo kaj salso, estas la ingrediencoj de ilia koktelo. Kaj aldonighas al la festo dancmelodioj prenitaj de ilia folkbala programo, kun skotishoj, bureoj, cherkesaj cirkloj, kaj ghigoj.

Estis okaze de folkbaloj ke Kapriol'! spontane formighis, pro la renkontigho de Marita Kruijswijk (flutoj, shalmo, kanto) kaj Marian Nesse (akordeono, kanto), ambau eksuloj de Kajto (la unua grupo kiu registris KDon en esperanto), kun Rutger Dijkstra (baso, gitaro, violono, kanto) kaj Ad Bos (drumkesto kaj aliaj perkutiloj, klavaro, kanto).

La forto de ilia plurvocha kantado kaj la nechiutagaj instrumentoj estas rimarkinda, kaj farighis nemalhavebla dum diversaj esperanto-festivaloj kaj kongresoj en la mondo. En 2011, turneo tra Belgio, Francio, kaj Germanio, organizita de la asocio EUROKKA, sekvighis de turneo tra Usono, kaj denovan fojon en 2013.

Jen proksime sekvinda grupo, kaj jen albumo senhezite aldonenda al via diskaro, same kiel ilia antaua, se ne estas jam farita.