Esperanto Midi-Pyrénées
menu occitan menu esperanto
Vous êtes ici >> Accueil/La Cirkulero, le blog de la Fédération Midi-Pyrénées/Kataluna kongreso fine de oktobro en Mataró.

Kataluna kongreso fine de oktobro en Mataró.

23/09/2015 - Lu 996 fois
La katalunaj kongresoj de Esperanto kunigas altnivelajn prelegojn kaj buntan artan programon kun unuarangaj gastoj el diversaj mondopartoj. En Mataró, la temo de la 37a kongreso estas intime ligita al la urbo ĝin gastiganta : ŝancoj de enmigrado.
Pluraj tuluzanoj partoprenos ĝin.

[Foto : Istvan Ertl kaj Jorge Camacho, gastoj de la kongreso.]

Katalunaj kongresoj de Esperanto kunigas altnivelajn prelegojn kaj riĉan artan programon kun unuarangaj gastoj el diversaj mondopartoj. Ĉi-jare la temo de la 37a Kongreso estas intime ligita al la urbo ĝin gastiganta: ŝancoj de enmigrado

Mataró spertis industrian kreskon kiu venigis milojn da enmigrintoj. Tiu enmigrado okazis ĉefe en la jaroj 1960aj kaj 1970aj, kiam dekmiloj da enmigrintoj venintaj el la sudo de Hispanio, ekloĝis la periferion de Mataró, kreante kelkajn kvartalojn malproksimajn de la urbocentro. Nuntempe, la urbo spertas duan alvenadon da inmigrintoj, venantaj ĉefe el Magrebo, Ĉinio, Orienteŭropo kaj Sudameriko.

Esperantistoj aprezas lingvan diversecon kaj defendas ĝin, ĉar ili konsideras, ke ĉiuj lingvoj estas samrajtaj dum ili estas malsimilaj. Neniu lingvo rajtas subordigi alian.

Ĉiu popolo sian lingvon

En la mondo estas parolataj inter 4000 kaj 6000 lingvoj, el kiuj, laŭ la optimistoj, 50% riskas malaperi post kelkaj jaroj. 96% da lingvoj estas parolataj de nur 4% de la homaro. La esperantistaro scias, ke la kvanto da parolantoj estas ja grava, sed tamen ĉiuj lingvoj, kaj majoritataj kaj minoritataj, montras novajn perspektivojn kaj estas same valoraj.

Kiam lingvo malaperas, tiam malaperas vivkompreno kaj esprimkapablo. Lingva malekvilibro igus la homaron malriĉa je ideoj, pensoj kaj manieroj vivi kaj esprimi la realon.

La propono de Esperanto estas respektema al ĉiuj lingvoj kaj rifuzas lingvan trudon, helpante la konservon de la spaco de ĉiu lingvo. La propra lingvo estas la plej valora bonaĵo de ĉiu el ni, riĉeco valorigenda ĉar identigas kaj kortuŝas nin: diru "dankon" al kiu ajn sialingve, eĉ se komplike, certe vi igos tiun rideti!

Se vi ankoraŭ ne partoprenis en esperanta aŭ en internaciisma evento, ni invitas vin vidi, ke temas pri tutmonda movado aganta por lingva diverseco, ĉar ĝi batalas por la rajto de ĉiuj popoloj uzi sian propran lingvon.

Ĝuu la kongreson, estu libera mem opinii kaj vidi mondon kie lingvoj kaj kulturoj ne kverelas, sed kundancas belan dancon. Vi estas avertita, ne maltrafu tiun okazon!!!

Pli da informoj, aliĝo

Membres : marion infos sur le membre | contactez le membre
Partager cet article wikio : Partager cet article | digg : Partager cet article | del.icio.us : Partager cet article | facebook : Partager cet article | scoopeo : Partager cet article | blogmarks : Partager cet article | additious : Partager cet article |
Partager les derniers articles Netvibes : Partager les derniers articles | iGoogle : Partager les derniers articles | My Yahoo : Partager les derniers articles | wikio : Partager les derniers articles | RSS : Partager les derniers articles |