Esperanto Midi-Pyrénées
menu occitan menu esperanto
Vous êtes ici >> Accueil/La Krokodil', le blog du Centre Culturel Espéranto/Alternatiba Tuluzo, granda defio, granda sukceso
logo Krokodil

Alternatiba Tuluzo, granda defio, granda sukceso

23/09/2015 - Lu 893 fois
Larĝe superante la nombron atenditan, kun 35 000 partoprenintoj la 12an kaj 13an de septembro, Alternatiba Tuluzo respondis la klimatan defion !

La movado Alternatiba naskiĝis en Bajono, sudokcidente en Francio, en oktobro 2013.

Lanĉis ĝin la asocio BIZI por :

Atentigi ĝenerale la publikon pri la urĝeco de la klimata defio.

- Konkrete montri, ke solvoj ekzistas, ke oni ĉiutage sukcese aplikas ilin, ke ili alireblas al ĉiu ajn.

- Batali kontraŭ la sento de senpovo kaj do la malmobiliziĝo, proponante alternativojn individuajn, kolektivajn, lokajn aŭ sistemajn kontraŭ la kaŭzoj de la klimata malreguliĝo, de la energia krizo, kaj de iliaj ekonomiaj kaj sociaj konsekvencoj.

- Modifi la individuajn kondutojn per praktika pedagogio.

En Oktobro 2013, en Bajono, pli ol 500 volontuloj akceptis pli ol 15000 partoprenintojn. Tiam, ili alvokis al plua agado kaj al kreado de multaj kolektivoj, kaj al organizado de plej multaj eventoj, ĉie en Francio kaj en Eŭropo.

Kial kaj en kiu kunteksto naskiĝis la movado ?

Parizo gastigos fine de 2015, mondan konferencon pri la klimato (la COP 21).

En tiu perspektivo, kvindeko da Alternatiba organiziĝos ĝis Novembro 2015 en Francio kaj Eŭropo, Alternatiba Tuluzo estos unu el ili. Ĝis nun, tiu de Tuluzo estis la pli sukcesa laŭ nombro de vizitantoj kun 35 000 partoprenintoj.

La publiko scivola, atenta, interesata kaj avida je informoj malkovris ĉe budoj de 200 asocioj, centojn da iniciatoj lokalaj kaj konkretaj por lukti kontraŭ la klimata ŝanĝo. La etoso estis varma, familia kaj festa. La vetero fine restis sufiĉe bela malgraŭ timigaj progrozoj, apenaŭ pluvetis fine de la unua tago.

En la vilaĝo « Edukado » de la eventejo, Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo proponis plurajn agadojn laŭ la du tagoj. Multaj el la partoprenintoj vizitis la priesperantan standon kaj la ekspozicion pri Esperanto kaj lingva diverseco. Kelkaj partoprenis 2 fulmajn kursetojn kaj deko da scivoluloj spektis videon pri la projekto « springboard to languages » kaj aŭdis pri la eŭropa grundvig projekto « elloke tutmonden ». La ĝenerala intereso estis granda kaj dank' al la dekduo de esperantistoj kiuj deĵoris ĉe la stando, la multaj demandoj trovis siajn respondojn.

Alternatiba Tuluzo, kolektivo de individuoj kaj asocioj daurigos la mobilizadon por socia kaj ekologia transirado partoprenante la mondan vilaĝon de alternativoj kiu okazos en Montreuil, apud Parizo la 5an kaj 6an de decembro, dum la COP 21 (Legu la alvokon en esperanto).

Esperantistoj partoprenos ĝin, ĉu ankaŭ vi?

Membres : marion infos sur le membre | contactez le membre
Partager cet article wikio : Partager cet article | digg : Partager cet article | del.icio.us : Partager cet article | facebook : Partager cet article | scoopeo : Partager cet article | blogmarks : Partager cet article | additious : Partager cet article |
Partager les derniers articles Netvibes : Partager les derniers articles | iGoogle : Partager les derniers articles | My Yahoo : Partager les derniers articles | wikio : Partager les derniers articles | RSS : Partager les derniers articles |