Esperanto Midi-Pyrénées
menu occitan menu esperanto
Vous êtes ici >> Accueil/La Krokodil', le blog du Centre Culturel Espéranto/Pri la Universalo Kongreso (UK) en Lillo
logo Krokodil

Pri la Universalo Kongreso (UK) en Lillo

10/09/2015 - Lu 816 fois
Mi tre ŝatis mian restadon en Lillo. Mi renkontis agrablegajn kaj simpatiajn geesperantistojn de malsamaj kontinentoj kiel Azio, Ameriko, Afriko kaj Eŭropo.

Fakte mi helpis lunde kaj marde vespere en UK kaj partoprenis vendrede kaj sabate (la 1-an de aŭgusto) kiam mi vidis la mirindan teatraĵon "Feliĉas ĉiuj".

Mi preferis turismumi kun geesperantistoj (kiel Lottie de Kanado, Markéta kaj Adamo de Polando...) ĉar en la kongreso partoprenis homamaso do tio estis malfacile por diskuti kaj koni ilin. Mi elektis promeni kaj tagmanĝi kun fremduloj ofte en malsamaj lokoj en la belega urbo de Lillo kie la loĝantoj afablegas ! Mi bone ŝancis loĝi en la junulgastejo (malnova konstruaĵo) kie loĝis 150 esperantistoj. Do ĉiuvespere mi preparis kaj manĝis en la eta kuirejo kun nepalanoj aŭ ĉinoj aŭ koreoj aŭ francoj kompreneble !

Mi ŝategis revidi geesperantistojn de Kubo kaj « Ĝoja(n) » de Pekino, ŝi prezentis filmetojn pri « Amo kaj teo » kiujn vi povas vidi per reto en Ĉ.R.I.(ĉina radio internacia) .

En mia dormĉambro mi renkontis Olga(n) de Rusio , poste Georgina(n) de Kubo dum la lastaj tagoj.

Mi helpis kelkajn esperantistojn en la stacidomo pri biletoj, mi iris kun nepalano por aĉeti grandan valizon en supervendejo.

Mi vojaĝis per trajno por vidi la faman koncerton de Jomo en « Villeneuve d'Ascq » kun Adamo de Polando kaj aliaj esperantistoj. En tiu koncerto, multe da spektantoj estis tre junaj ĉar estis la esperantista junularo kiu dancis en la salono.

En la aŭtono, mi esperas partopreni la katalunan renkontiĝon kie la skalo estos pli homa ol en UK de Lillo !

Membres : marion infos sur le membre | contactez le membre
Partager cet article wikio : Partager cet article | digg : Partager cet article | del.icio.us : Partager cet article | facebook : Partager cet article | scoopeo : Partager cet article | blogmarks : Partager cet article | additious : Partager cet article |
Partager les derniers articles Netvibes : Partager les derniers articles | iGoogle : Partager les derniers articles | My Yahoo : Partager les derniers articles | wikio : Partager les derniers articles | RSS : Partager les derniers articles |