Esperanto Midi-Pyrénées
menu occitan menu esperanto
Vous êtes ici >> Accueil/La Cirkulero, le blog de la Fédération Midi-Pyrénées/Babilmanĝo de la 1a de Februaro 2015

Babilmanĝo de la 1a de Februaro 2015

04/02/2015 - Lu 804 fois
Vere, la unua babilmanĝo de la jaro restos en niaj memoroj aparta renkontiĝo. Legu vi mem : 17 partoprenintoj !

Jes ja, des pli grave, ke la vetero estis minaca, ke neĝo falis, ke ni venis de diversaj horizontoj, ne nur geografie. Por kelkaj temis pri la unua babilmanĝo kaj la unua sperto en esperanto-grupo.

Ni aparte deziras danki nian freŝbakitan gastiginton, Gaby, kiu atente preparis agrablan aranĝon en bela blua domo apud Foix.

Post babilrondo, dum kiu ĉiu prezentis sin esperantlingve, ni gustumis bongustajn pladojn delikate preparitaj de la ĉeestantoj. Tuj poste René prezentis interesan projekton pri « maklerejo », Jorgos kantigis la grupon : « kuniĝu ni per nia kant' » kvarvoĉe, kaj Ĵoĵo prezentis ludon tra vortŝildoj kunmetendaj por formi frazojn kaj kompreni la rakonteton.

Ni atingis la momenton de la kultura parto, kaj Jopo omaĝis al Hans Bakker, klarigante kiel ni rilatis kun tiu elstara amiko de dek jaroj. Ni apogis la paroladon disdonante informilojn pri «Une École au Togo» kaj «Esperanto Plus» ambaŭ asocioj kiuj ricevis la plenplenan subtenon de Hans.

Kompreneble ni parolis duonesperante, duonfrance, por ke ĉiuj povu ĝui la etoson. Tiel ni eksciis pri « silentocirkloj kontraŭ mortpuno » en Foix iniciataj de René, kaj pri multaj eventoj en nia regiono.

Denove ekneĝis, kaj ĉiuj pensis pri disiĝo. Tre certe nia unua babilmanĝo de la jaro restos gravurita en niaj koroj.

Unuvorte : ĝis !

 

Membres : Sunkompanio infos sur le membre | contactez le membre
Partager cet article wikio : Partager cet article | digg : Partager cet article | del.icio.us : Partager cet article | facebook : Partager cet article | scoopeo : Partager cet article | blogmarks : Partager cet article | additious : Partager cet article |
Partager les derniers articles Netvibes : Partager les derniers articles | iGoogle : Partager les derniers articles | My Yahoo : Partager les derniers articles | wikio : Partager les derniers articles | RSS : Partager les derniers articles |
Article précédent : Enseigner l'espéranto : enjeuxArticle suivant : Compil 1D-MP #01