Esperanto Midi-Pyrénées
menu occitan menu esperanto
Vous êtes ici >> Accueil/La Cirkulero, le blog de la Fédération Midi-Pyrénées/Une Ecole au Togo - Esperanto Plus en publikaj lokoj!

Une Ecole au Togo - Esperanto Plus en publikaj lokoj!

25/11/2014 - Lu 824 fois
La SSI (Solidareca Semajno Internacia) ebligis al niaj asocioj prezenti sin publike.
Tiel Asocio « Une Ecole au Togo » kaj Asocio « Esperanto Plus » partoprenis du eventojn, unu en Tuluzo la 17an de novembro kaj alian en Foix, du tagojn poste.

Verdire, ne multnombris la vizitantoj, ĉefe en Tuluzo. Kvankam ni ĝuis belan ĉambron en kvartaldomo, ŝajnas ke ne multaj homoj sciis pri nia prezentado.
Tamen dekaro da esperantistoj de la regiono vizitis nin kaj ni agrable rendevuis ĉe geamikoj por « manĝklaĉi » !

En Foix, la etoso tute malsamis ĉar ni pasigis la tutan tagon ekstere sub bazarhalo. Mildis la vetero, kaj agrablis la etoso. Ni kundividis la lokon kun 4 aliaj asocioj kiuj prezentis allogajn projektojn pri solidareco, kompreneble.
Ni spertis la saman mankon kiel en Tuluzo : la homoj ne estis informitaj pri la evento.
Ĉar la unuan fojon okazis en Foix, ĉiuj promesis al si plibone informi venontan jaron.
Unu plian fojon aprezindis la alveno de esperantistoj por kuraĝigi nin !

Konklude, ni povas aserti ke ni ne mirakle varbis, sed la nomoj de niaj asocioj aperis en la ĵurnaloj, ĉe radioj, sur afiŝoj kaj eble....atingos la okulojn, la orelojn de interesuloj.

Menciidas ke la freŝbakitaj paperinformiloj kaj « kakemonoj » impresis la vizitantojn, pruvante ke ili certe alloge utilos por daŭrigi la informadon dum aliaj okazaĵoj (venonta Zam'festo, UK en Lilo...).
Multan dankon al ĉiuj partoprenantoj de la aventuro !

Membres : Sunkompanio infos sur le membre | contactez le membre
Partager cet article wikio : Partager cet article | digg : Partager cet article | del.icio.us : Partager cet article | facebook : Partager cet article | scoopeo : Partager cet article | blogmarks : Partager cet article | additious : Partager cet article |
Partager les derniers articles Netvibes : Partager les derniers articles | iGoogle : Partager les derniers articles | My Yahoo : Partager les derniers articles | wikio : Partager les derniers articles | RSS : Partager les derniers articles |
Article précédent : Esperanto-Festo 2014Article suivant : Fête de l'Esperanto 2014 à Lavaur